Nova lingvo
Posted: November 17th, 2011 | Author: Robin | Filed under: Esperanto | No Comments »Nova Lingvo
de Jenny Wrangborg. Tradukis Robĉjo.
Mi imagas socialismon kiel leteron;
kiel ion kio survojas;
kiel mesaĝon kiun ni verkas kune,
kiun ni verkis dum longa tempo;
kiel forumon kie ni renkontiĝas por trovi novan lingvon
por la nova homo.
Mi imagas socialismon kiel revon,
kiel revon kiun ni revas kune,
kiun ni revis dum longa tempo;
kiel lokon kie ni renkontiĝas por igi la realon pli reala kaj la revon nenecesa;
kiel placon, salonon, ripozejon
kie ni sidas ĉirkaŭ tablo kun
letero pri revo kiu ne bezonas
poŝtmarkon, adreson nek poŝtiston;
kie la vorto mem estas direkto al la loko
kie la homo ne minacas la homaron.
Mi imagas socialismon
ne kiel penson,
sed kiel agon.
Leave a Reply