Nova poemo fare de Kallskänkan — Fukuŝimo
Posted: July 8th, 2011 | Author: Robin | Filed under: Uncategorized | No Comments »Fukuŝimo
La tempo hastas abismen,
tion, kio tro malfruis hieraŭ,
ni devos porti ĝis morgaŭ,
por diri: “Hodiaŭ, jen nia fina ebleco”.
Multaj tagoj jam pasis tiel.
La radioj kiel lumfaskoj disiras de la urboj.
La nevidebla varmego brulas de la eno,
sin premas en la teron,
aperas en la plantoj, la akvo, la mamnutraĵo.
Jen ni atakas nian propran estontecon.
Tio estas la tertremoj, la ondoj,
la katastrofoj kiuj ĉiam venas.
Tion ĉi ni donas al niaj infanoj;
atomrubaĵon, envezikigitajn urbojn, mortejojn.
Se ni ekdormus nun, ne troviĝas sonĝoj
kiuj povas nin savi.
Tio estas la bildo de forbrulantaj arbaroj,
de tro varma planedo en malhela universo.
Aŭ la lumo de la homoj kiuj rifuzas silenti,
voĉo de milionoj.
La rezisto kiu devas veni.
Ŝanĝu dormon al vekiĝo,
senpovon al dumtagaj revoj.
Ĉar kie malaperis via espero,
jen mia forto.
Kie viaj povoj elĉerpiĝis,
jen via voĉo.
Kie la firmaoj,
la petrolkarteloj kaj
la kapitalo buĉas la estontecon,
la manifestaciojn,
la sistemkritikon
kaj
la reziston kiu devas veni.
Sveda originalo de Jenny Wrangborg, kiun tradukis mi.
Leave a Reply